Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lasu_min_songxi

Lasu Min Sonĝi

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Ĉu vi memoras pri verda arbar'?
Mi certe mem memoras, ĉar
Dum nokta promeno ĉe la kastel'
Mi tuŝis ŝin kaŝe en la malhel'

En la ĝarden' sub folia plafon'
De fora urb' ruliĝis son'
La grinco de tramo, de fer' kontraŭ fer'
Lasu min sonĝi pri la somer'

Flustraj mesaĝoj en la koridor'
La varma vento tra la kor'
Kaj fine rivel' de profunda mister'
Lasu min sonĝi pri la somer'

Trinku, kamarado
Toston al la memor'
Post mallonga tempo ni mem estos for

Ĉu vi memoras pri sablo kaj lag'
L'aŭroro de la lasta tag'
La fina rigard' kaj la malaper'
Lasu min sonĝi pri la somer'

lasu_min_songxi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)