Uzantaj iloj

Retejaj iloj


laux_didestino

Laŭ Didestino…

TekstoE. von FEUCHTERSLEBEN
E-tekstoL. E. MEIER
Origina titoloFreut euch des Lebens

Fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier)

Teksto

Laŭ Didestino devas ni
De l'plej amato tie ĉi
Foriri, foriri!
Nenio do, laŭ Dia vol',
Pli dolorigas koron, ol
Disiri, disiri!

Se burĝoneto bela vin
Alvenis, zorge vartu ĝin,
Sed pensu, sed pensu:
Rozet' matene ekfloranta
Jam estos nokte ekvelkanta,
Pripensu, pripensu!

Se ĉiel' per karulin' vin
Donacis, kaj vi ŝatos ŝin
En koro, en koro,
Post nur mallonga tempo ŝi
Forlasos vin soleca ĉi —
Kun ploro, kun ploro!

Sed bone do komprenu min,
Komprenu min, komprenu min!
Ĉe adiaŭo tie ĉi
Ja „ĝis revido!“ diras ni!
Revido, revido!

laux_didestino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)