Laŭ sonoj de Vivaldi

Tradukita rusa amatora kanto.

Teksto

Laŭ sonoj de Vivaldi, Vivaldi , Vivaldi
Laŭ sonoj de Vivaldi
Laŭ sonoj de neĝ-vent'
Tristiĝos ni tre baldaŭ, baldaŭ, baldaŭ
Tristiĝos ni tre baldaŭ
Por korplena sent'.

Vi aŭdis ke obstine, obstine, obstine
Vi aŭdis ke obstine
Kaj tute sen esper'
Ploradas la sinjoroj.
Edzinoj, servistinoj,
Knabetoj kaj knabinoj
Sur la malvarma ter'.

Kaj iĝis al vi klara, tre klara, tre klara
Ke premas vin multjara
Anima dezertiĝ'
Ke estis viv' amara
Kaj estis ordinara
Kaj estis al mi klara
Pro horoj de feliĉ'

Vi restis en silento, silento, silento
Kliniĝis sen atento
Laŭ ritma delikat'
Kaj diris sen intenco:
Remetu de komenco!

QR-Kodo
QR-Kodo Laŭ sonoj de Vivaldi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro
E@IMuzaiko