Uzantaj iloj

Retejaj iloj


leono_estas_best



Leono estas best’

AŭtoroWilfred M. Appleby
MIDIleono_estas_best.mid

Teksto

(La Gajula kanto)

Mi estas ĉiam gaja sur tero kaj sur mar',
Mi vivas tre feliĉe kun bona amikar';
Ĉar trovis mi la solvon
de la lingva malkompren',
Kaj se vi nun aŭskultos min,
vi aŭdos pri ia ben':
Por mi la suno brilas,
kaj leono estas best'!

Se pluvas akvofale, aŭ brilas hela sun',
Se bluas la ĉielo, aŭ aminstigas lun',
Mi vivas harmonie kun tuta la homar';
Kaj diros la sekreton per la helpo de gitar':
Kolombo estas birdo,
sed leono estas best'!

Ĉu ankaŭ vi dezi-ras feliĉon en la kor'?
Vi certe volas ridi, kaj peli nubojn for!
Do venu vi laŭlonge de l’suna verda voj'
Al Esperanto lando, kie regas vera ĝoj'.
Kaj rozo estas floro
sed le leono estas best'!

Esperanto! Jes, Esperanto!
Jen la lingvo por kantanto,
kaj amanto, kaj parolanto,
kaj ja! por la tuta mond'!

leono_estas_best.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)