Uzantaj iloj

Retejaj iloj


leontoda_floko

Leontoda floko

MuzikoM. Vaitkevičius
TekstoA. Saulynas
E-tekstoV. Šilas
MIDIleontoda_floko.mid

Teksto

Konkuras gaje super floroj
La papilioj en lazur'.
Pri kio revas mia koro,
Divenos la floketo nur.

Refreno:

Tenera flok', ĉu konas vi
Feliĉon mian - kie ĝi?
Atingu, flustru en ventet',
Ke lin mi amas en sekret'.

Matenan roson mi kunsendas,
Kanzonon tristan sen mezur',
Sed kiun tiel mi atendas,
Divenos la floketo nur.

Refreno

Impetas al la espero,
Ridete sonĝas kun plezur'.
Li amas min, ĉu estas vero?
Divenos la floketo nur.

Refreno

leontoda_floko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)