Lerta estas mi junul´

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloJa parobek z Kapušan
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
MIDIlerta_estas_mi_junul.mid

Teksto

Lerta estas mi junul',
senedzina, sola nur.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.

Ja bezonas la edzin'
multon por ornami sin.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.

Al edzin' por ĉiu fest'
estu ĉiam nova vest'.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.

Por piedoj botopar'
kaj rubandoj por harar'.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.
QR-Kodo
QR-Kodo Lerta estas mi junul´ (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net