Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lerta_estas_mi_junul

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Lerta estas mi junul´

Teksto

Lerta estas mi junul',
senedzina, sola nur.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.

Ja bezonas la edzin'
multon por ornami sin.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.

Al edzin' por ĉiu fest'
estu ĉiam nova vest'.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.

Por piedoj botopar'
kaj rubandoj por harar'.

Refreno:
Ej, ne bezonas la edzinon junan,
mi vivon preferas oportunan.
lerta_estas_mi_junul.1290541372.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)