Uzantaj iloj

Retejaj iloj


letero

Letero

Muziko/TekstoĴomart Amzeev

Teksto

Em Am
Saluton, mia amikin'!
Em Am H7
Saluton, kara!
Em Am
Denove mi ne vidis vin,
E E7
Monaton kvaran.

Am
Sed multajn tagojn havas mi
Em
Kaj noktajn horojn
Am D H7
Por rememori vin,
Em
por rememori…

Ĉu vi memoras kiel lun'
nin akompanis..?
De lignofajro al mallum'
Fajreroj falis

Kaj tiam ŝajnis: en la mond'
Nur ni ekzistas,
Ĉe lignofajra rond'
kaj luno trista.

Dum longa vintro verkos mi
por vi leterojn
Kaj skribos mi verŝajne
Multajn pri somero…

Kaj kiam foje tenos mi
Leteron vian
Mi kvazaŭ aŭdas vin
Amiko mia.

Saluton, mia amikin'
Respondu nepre
Saluton, mia amikin'
Ĝis la somero.

letero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)