Uzantaj iloj

Retejaj iloj


liberec_aux_mort

Liberec aŭ mort'!

MuzikoNomo FAMILINOMO
Esperanta tekstoHomo
Tipotraduko
Originala titoloBrüder, seht die rote Fahne

Teksto

Fratoj, vidu: ruĝa flago flirtas antaŭ vi,
Sub standardo de l’ libero jam ariĝu ni!
Malamiko se minacas, kreskas nia fort'
Do “antaŭen”! La devizo: liberec' aŭ mort'!

Kvankam jam gefratoj falis, refirmiĝu l’front'
El la sango de l’ viktimoj ĝermas la estont'
Vidu la popolmizeron — estas via sort'!
Do “antaŭen”! La devizo: liberec' aŭ mort'!

Pro turment' kaj persekuto ne etiĝos far'
El la fundo de l’ doloroj ardas la flamar'.
Morton al ekzekutistoj, ne perdiĝu vort'!
Do “antaŭen”! La devizo: liberec' aŭ mort'!

Post la fina venkbatalo, — for la armilar'
Kreu grandan, fratan ligon super ter' kaj mar'.
Vidu — kiel ĝoje brilas suno tra l’ aer',
De “antaŭen”! La devizo: nia estu ter'!

liberec_aux_mort.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)