Limonujo

Dum estis mi dekjara knab'
la patro diris tuj:
“Ho venu vi kaj lernu de
la bela limonuj'.
Ho knabo, al la amo vi
Ne fidu iel ajn,
La amo kiel la limon'
nur estas vana ŝajn'.”

Refreno:

Limonujo, tre bela,
kaj la floro ravas tre,
sed la frukto limona
por manĝado taŭgas ne!

Sub limonujo poste kuŝis
Mi kaj mia bel':
Knabin' ĉe kies rido steloj
flagris en ĉiel!
En amo dronis ambaŭ ni
Sub la somera bril';
pri l' patra vorto surdis mi
pro ŝia rida tril':

Refreno

Sed iun tagon mankis ŝi
kaj mankis tuj la sun',
kaj en la sekva nokto mi
la veron trovis nun.
Ŝi fuĝis kun alia,
Tre ofta tragedi';
malĝoja sed pli saĝa nun
mi kantas jen al vi:

Refreno

  • limonujo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)