Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lipoj



Lipoj

Teksto
Muziko
Aleksej Pletnjov
kaj Miĥail Povorin
E-tekstoMiĥail Povorin

Teksto

Prokrastitas necesaj aferoj.
Mi veturas denove al vi per metro',
Ĉar dum vintraj tristvesperoj
Mi sen vi frostas tro.

Refreno:

Lipoj, lipoj, viaj lipoj,
Kiel freŝaj ruĝaj riboj,
Ili petas-elokventas
Pri kares' kaj flam'.
Mi pri tio rememoras,
Kaj la koro ekmaĵoras,
Ĉar denove min atendas
Viaj lipoj jam.

Tuta urbo sub ĉapo neĝera.
Ni duopas enĉambre malantaŭ kurten'
Por senvorta kaj tenera
Lipparol' sen miskompren'.

Refreno

El la strat' frosto ĉiujn forpelas.
Ĝi koleras, kaj botoj respondas per knar'.
Sed glacio tuj degelas
Pro la vid' de nia par'.

Refreno

lipoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)