Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lolek



Lolek

TekstoA. SZEWCZYK
Muzikotradicia
E-tekstoMarek BLAHUŠ
KantasMagda ANIOŁ

Kanto pri la papo Johano Paŭlo la 2-a, origine kantata de Magda Anioł en la pola lingvo.
Esperantan tradukon en 2007 kreis kaj la 1-an de majo 2011 okaze de lia beatigo publikigis Marek Blahuš.

Teksto

Vadovico, jaro 20, Emi naskas filon / A / D E /
En stud', teatr' kaj pastreco faras li utilon
Jen la gaja, jen malgaja, gimnazi-eduko
Post ekzamen' kun kolegoj manĝis kremokukojn

Refreno:

Ano Jesua: Johano Paŭlo la dua! /D/E/A/DE/
Ano Jesua: Johano Paŭlo la dua! /AD/E/AD/E/

Sian tutan vivon donis Lolek al Sinjoro
Kiu baldaŭ gvidis lin ĝis Vatikana foro
La deksesan de oktobro, en la jar' sep-oko
Aŭdas mond': HABEMUS PAPAM - vere, kia ŝoko!

Refreno

La dektrian maje tuta mondo spiri paŭzas
Ali al Johano Paŭlo pafan vundon kaŭzas
Planis male tiam tamen nia Dipatrino
TOTUS TUUS kaj jen ĉio klaras en la fino

Refreno

Dumil-kvine en aprilo Dio mem deziras
Mondo preĝas, Johan' Paŭlo en ĉielon iras
Pontifik' li tamen restas, iras mesaĝ' onde,
Papo plue pilgrimadas, nur aliamonde

Refreno

Eklezio vivas plue, de Di' patronata
Dum jarcentoj Petro-trono estas transdonata
Kaj HABEMUS PAPAM tuj reentuziasmigas
Verkon Johan-Paŭlan Benedetto nun daŭrigas

Same impresa: Benedikto la deksesa!
Same impresa: Benedikto la deksesa!

Eksteraj ligiloj

lolek.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)