Uzantaj iloj

Retejaj iloj


londonaj_stratoj

Londonaj stratoj

Teksto

Rimarku la oldulon en fermita bazaro
Dispelantan rubon per uzita ŝuaĉ',
Sen fiero en okul', mano tenas ĉe femur'
Hieraŭan ĵurnalon kun pasinta novaĵ'.

Refreno:

Ĉu vi rajtas diri ke vi solas,
Aŭ ke por vi ne brilas sun'?
Mi prenu vian manon por vin gvidi tra Londonaj stratoj,
Vi vidos ion, kiu vin pensigos nun.

Rimarku oldulinon, promenantan laŭ la strato,
Kun haroj malpuraj kaj ĉifita vestar'.
Sen tempo por babili, ŝi daŭras piediri,
Portante la hejmon en du sakoj el paper'.

Refreno

En kafejo tutenokta je la dekunua horo
Tie sidas nur tiu sama oldul',
Spektante la mondon super taso-rando;
Ĉiu taso daŭras horon kaj li revagas en sol'.

Refreno

Rimarku la oldulon ekster la misiejo;
Palas la memoro kun la medal-ruband'.
En nia vintra urbo malkompatas eĉ la pluvo
Heroon forgesitan el indiferenta mond'.

Refreno

londonaj_stratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)