Lorelej

TekstoH. HEINE (1822)
MuzikoFr. SILCHER
E-tekstoLeopold ELB
E-teksto 2L. L. ZAMENHOF
E-teksto 3J. H. VINK
E-teksto 4G. O. KARLSSON
Origina titoloIch weiss nicht, was soll es bedeuten
MIDIlorelej.mid

Teksto

Ne scias mi, kial mi estas
malgaja en la kor';
antikva fabelo restas
por ĉiam en memor'.

Vespero jam ekmalheliĝas,
fluadas Rejn' en trankvil',
la supro de l' monto lumiĝas
en vespersuna bril'.

Belega knabino jen tronas
kun ora juvelar'.
La belan vizaĝon kronas
mirinde ora harar'.

Ŝi uzas la oran kombilon
kaj dume kantas ŝi,
sed havas strangan stilon
sorĉigan la melodi'.

Kaj sopiron egan eksentas
ŝipisto dum vetur';
rifaron li ne priatentas,
ĉar alten rigardas li nur.

Mi kredas, ke dronos do fine
ŝipistro kun boat',
kaj tion kaŭzis feine
la Loreleja kantad’.

Teksto 2

Ne scias mi, kial subite
Malĝoj’ en la koro naksiĝis,
El tempo jam enterigita
Legendo al mi reviviĝis.

Jam malvarmetiĝas l’aero,
La Rejno mallaŭte babilas,
Per oro de l’sun en vespero
La supro de l’monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas:
En ora ornamo brilante,
Sur supro de l’monto ŝi sidas,
La harojn mistere kombante.

La oran kombilon ŝi movas
Kaj kantas tra l’pura aero,
Kaj forto miridna sin trovas
En tiu ĉi kant’ de l’vespero.

Ŝipet’ iras sur la rivero,
Ŝipisto ektremis de l’kanto,
Kaj blinda por ĉiu danĝero
Rigardas li al la kantado.

Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
Perdiĝis sub l’akvoturnado;
Ĝin Lorelej faris kruela,
Per sia mirinda kantado.

Teksto 3

La Lorelejo

Ne scias mi kial subite,
Malgaja iĝis mi,
Legendo malnova min logas,
Per sorĉa melodi'!
La ĉielo jam iom griziĝas,
Kviete fluas la Rejn',
La supro de l' monto brilegas.
Ĉar suno trafas ĝin.

Belega virino sidadas
Jen supre sur montar.'
La ora kostumo briladas,
Flirtadas ora harar'!
Ŝi kombas la oran hararon,
Per sia ora kombil',
Kaj dume ŝi kantas kantadon:
Ĝi vere ŝajnas sorĉil'!

Ŝipiston en la ŝipeto
Sovaĝe tuŝas ĝi,
Li tute ne gardas la rokojn,
Nur supren vidas li.
Mi kredas ŝipisto kaj ŝipo
Pereas en la ondar'
Kaj tion la Lorelej' faris
Per sia sorĉa kantar'.

Teksto 4

Lorelej

Mi estas nun melankolia.
La kaŭzo? Ne konas mi ĝin.
Aperas legend' fantazia,
kun forto okupas ĝi min.
Aero malvarma blovetas,
fluadas la Rejn' en trankvil'
Montsupro impone fajretas
en ruĝa, vespera sunbril'.

Sur monto plej bela knabino
aperas en ĉarma kolor'.
Simile al juna reĝino
ŝi sidas, kronita de or'.
Ŝi sidas, la harojn kombante,
kaj kantas samtempe kun fort'.
La kanto eksonas sorĉante.
Ĝi baldaŭ kondukas al mort'.

Ŝipisto en eta boato
aŭskultas al sorĉa virin'.
Ho ve, malfeliĉa ravato!
Li vidas nenion, nur ŝin.
Englutas ondar' leviĝante
boaton kun vir' en la fin'.
Ho, Lorelej, bele kantante
kruele mortigis vi lin!

QR-Kodo
QR-Kodo Lorelej (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net