Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulilkanto

Lulilkanto

TekstoF. C. Hiemer
MuzikoC. M. v. Weber
E-tekstoWally Cuno
Origina titoloSchlaf, Herzenssöhnchen

Teksto

Dormu, fileto, plej ĉarma karul',
Dorme fermiĝu nun via okul'.
Ĉio silentas, do dormu, infan;,
Muŝojn forpelas patrina la man’.

Venas malsupren anĝeloj de Di',
Vin ĉirkaŭflugas, ridetas al vi.
Ili estonte, infan' kredu min,
Nur en doloro konsolos ja vin.

Nun vi dormadas en dolĉa trankvil',
Ne estos tiel estonte, ho fil’.
Kiam ĉe zorgoj pleniĝis la kor’,
Ofte la dormo de vi restos for.

Dormu, fileto, ĉar via patrin'
Gardos dum nokto zorgante ja vin.
Ŝi por vi zorgas en ĉiu ajn hor’,
Amo patrina ne dormas, trezor'.

lulilkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)