Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulkanto_jevsejeva

Lulkanto Jevsejeva

Aŭtoro Ludmila JEVSEJEVA, traduko de la rusa popola lulkanto (LjUli, ljU, ne loĵIsja na krajU).

Teksto

LjUli, ljUli, ljUli, ljU,
Ĉe la rand' ne dormu plu!

Se vi dormos ĉe la rando,
Vin elŝtelos lupo granda.

Lupo vian nazon mordos,
En la boskon vin forportos.

Al ni lupo vi ne venu,
Nian bebon vi ne veku!

Li, ljulI, ljulI, ljulI,
Dormu bebo en luli'.

lulkanto_jevsejeva.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)