Lulkanto Moĵajev

Teksto kaj muziko de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

La ĉielon regas stela malproksimo,
Endormigas luna magi'… Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preĝas pri vi…

Dum mateno foras, kien do rapidi?
Ĝuu sonĝojn dum nokt-ebri',
Ja nenio mava povas vin insidi,
Ĉar mi nokte preĝas pri vi…

Morgaŭ post vekiĝo kaptos vin feliĉo
Kaj ne trafos io ali',
Venos bona tempo, je la ĝojo riĉa,
Ĉar mi ĉiam preĝas pri vi…

Lasu do la zorgojn, flugu sonĝpilgrime,
Dum ne vekis vin sun-radi'.
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preĝas pri vi…

QR-Kodo
QR-Kodo Lulkanto Moĵajev (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net