Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lume_luna_nokto



Lume luna nokto

E-tekstoLusi RIMON

Ukraina popola kanto “Нiченька мiсячна”.

Teksto

Nokto stelplena, de luno lumita,
Videblas eĉ splito sur ter'.
Venu fiŝet', per laboro premita,
Vi por moment' al ekster'.

Sidos ni kune kaj dum ĉirkaŭpreno
Mi sentos min reĝ-superul'.
Vidu vi, ĉarma, laŭ boska tereno
Jen sternas arĝenton nebul'.

Plenas ĉielo de steloj sennombraj –
La dia belec' en ĥaos'!
Perle rebrilas fajreroj en ombroj:
Ludetas sub poploj la ros'.

Mia tenera, ne timu malvarman
Rosguton sub nuda pied':
Paŝi laŭ herboj ne devоs vi, ĉarma –
Mi portos vin ĝis la ĥatet'.

Estas tepida l’ aero nun malgraŭ
Malfrua printempa vesper',
Mi vin alpremos al kor' mia flagra,
Varmigos per ama senper'.

Kara ne timu, ke nun oni aŭdu
Ĉi ardan parolon dum vag'.
Eĉ maliculoj ne venos mallaŭdi –
La sonĝ' ilin kovris per svag'.

Tagoj dumzorge flugantaj, senbridaj,
Verŝantaj laboron sen ĉes'…
Ĉu por ni povraj, de l' sorto rabitaj,
Ne licas minut' por kares'?

lume_luna_nokto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)