Uzantaj iloj

Retejaj iloj


magali

Magali

Muzikofranca (Provenco) popolkanto
TekstoFrederiko MISTRAL
E-tekstoLucien Jacques Thevenin
Originala titoloO Magali
MIDImagali.mid

Tiun kanton verkis Frederiko Mistral en la provenca lingvo, laŭ melodio aŭdita dum la juneco.
Ĝi estas en la verko Mireio.

En la unua strofo parolas junulo.
Ekde la dua, kaj en ĉiu strofo, komence parolas Magali, la junulino. La dua parto de la strofo estas respondo de la junulo.

Teksto

Ho, Magali, amata mia
ĉe la fenestro venu tuj,
vin ĉarmu sono melodia
de violono kaj tambur’.
Orsteloj brilas sur ĉiel’,
ne blovas vento,
sed la stelaro kaŝos
sin vidante vin.

Mi ne atentos serenadon
pli ol la venton en branĉar'
kaj por fariĝi rokangilo
mi iros al la blua mar'.
Ho, Magali, se estos vi
naĝanta fiŝo,
do la fiŝisto iĝos mi
kaj kaptos vin.

Se tiel kapti vi pretendas
min per la ĵeto de fiŝhok',
birdo rapida mi fariĝos
kaj tra kamparo flugos for.
Ho, Magali, se estos vi
fluganta birdo,
do la ĉasisto iĝos mi
kaj pelos vin.

Por birdoj se vi volas streĉi
retojn, kaptilojn kun perfid',
floro humila mi fariĝos,
kaŝos min en herbeja lit'.
Ho, Magali, se estos vi
flor' de herbejo,
do la rivero iĝos mi,
inundos vin.

Se estas vi la klara fluo,
iĝos mi do malpeza nub'
kaj kun rapido mi forkuros
al Amerik' sen ia dub'.
Ho, Magali, se rajdos vi
en la nubaro,
la mara vento estos mi
kaj portos vin.

Se sur la mar' vi min atingos
mi aliloken iros for.
De sun' fandanta la glacion
iĝos mi do radi' el or',
Ho, Magali, se estos vi
brulanta flamo,
dika nebulo estos mi,
vualos vin.

magali.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)