Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mahxnovsxcxino

Maĥnovŝĉino

Teksto?
MuzikoJoMo
E-tekstoJoMo

Himno de Ukrajna anarkimovado

Teksto

Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino,
nigras flagoj pro la malesper'.
Ili ruĝas pro kolero,
Ili nigras pro mizer'.

El la montoj kaj el la valoj,
Sub la neĝo kaj en la vent',
Grupe niaj partizanoj
Jam alkuris ja po cent'.

Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino,
En vi luktis la partizan',
Kiu volis en Ukraino
Liberan landon sen tiran'.

Januare leninaj kontraktoj
Vendis la landon la la German'.
Sed julie Maĥnovŝĉino
Lin forpelis per la man'.

mahxnovsxcxino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)