Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maj-kanto

Majkanto

MuzikoMelodio de: Se, det summer af Sol over Engen
TekstoHolger Drachmann
Esperanta tekstoChr. Heilskov

Teksto

Sur herbejo vibradas sunbrilo,
serĉas sukon de l’ floro abel',
la provizon por nest' per flugilo
portas simpla paser' kaj kardel'.
Tag' al vivfanfar' instigas,
sed vespere silentas la ĥor';
sian kanton printempo sonigas,
kaj la bruston ŝveligas la kor'!

Riveretoj arĝente sonoras,
brilas ore la hela vesper';
jam la digo de floroj odoras,
greno ondas sur vivgaja ter'.
Tiuj ondoj, ho, leviĝas
kun l’ anim' al la sennuba bord'!
Ĉiu land' en la mondo beliĝas,
sed plej ĉarma printemp' en la nord'!

maj-kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)