Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maja_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Maja kanto

MuzikoFrans SWAGERS
Tipotraduko
Originala titoloWenn's Meilüfterl weht
Originala tekstoFrans SWAGERS

Teksto

La tero karesas la maja ventet'
Kaj miru! Jen levas sin ĉiu floret.'
Post longa silento en vintra sezon',
La birdoj kantadas,
La birdoj kantadas,
/: La birdoj kantadas,
En plej gaja ton'! :/

Printempo revenas kun nova fortec'
Sed homojn ĝojigas nur unu junec',
La birdoj, forflugas, revenas kun bru'!
La homoj foriras,
La homoj foriras,
/: La homoj foriras,
Ne revenas plu! :/

maja_kanto.1366649288.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)