Uzantaj iloj

Retejaj iloj


majstroj_de_l_diskej

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Majstroj de l'diskej'

MuzikoRegeo
Esperanta tekstoJonny M kaj Eterne Rima
Tiponova teksto
MuzikoGarag ritmo de "Falkonection"
KantistojJonny M kaj Eterne Rima

Teksto

Refreno:

Kiam la nokto venas, festemaj homoj
renkontiĝas kaj dancas kiel
majstroj de l'diskej'! Ej ej ej


Kiam la nokto venas, festemaj homoj
renkontiĝas, ni estas la
majstroj de l'diskej'!

La longa vespero komenciĝis nun,
la tutan tagon ni estis kun
bonaj amikoj en la stratoj,
en la mano ni havis la flagon!

Nun ni kunportas botelon da bier'
kaj emas pri esperantista fier'
pasigi la nokton kun eksterlanduloj.
Ni forviŝas antaŭjuĝajn murojn!

Festem', dancem', kun Jonny M.
Jen nova tem', sed aldonu: “drinkem”!
Kaj Eterne Rima ĉi tie helpas fervore.
Majstroj de diskej' ja festenas ĉiuhore!

do re-, re-, re-, fek! re-, re-, releviĝu nun!
Movu pugon kun amikino ĝis sunlum'!
Dum ni bruos dancu sub espostel'
ni regas en la kel', ho kia pelmel'!

Kara, pri kio temas, iru ek! Dancu ek!
Liberigu koron, ni havas
ankoraŭ horojn eble dek.
Kaj nek, nek la plor', nek la lament',
nek la ŝanĝoj en Zamenhof-
akuzativa fundament'!

Povos nin haltigi, do mi diris:
“liberigi vi jam devas”,
jes devas kaj do mi nun
relevas mian manon
kaj anoncas: “perfekta sistem'
Danco kaj muzik', kun Jonny M!

Dancu ino… Movu postaĵon!
Dancu ino… Montru karnon!
Dancu ino… Vivu senĝene!
Dancu ino… Kisu min sovaĝe!

Eksteraj ligoj

majstroj_de_l_diskej.1471418994.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)