Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maldika_sorpo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Maldika sorpo

Muzikorusa popolkanto
TekstoI. SURUKOV
E-tekstoI. LJUBANOVSKIJ
MIDImaldika_sorpo.mid

Ruse: “Тонкая рябина”.

Teksto

Kial sorp' amara
Tremas vi ĉe vojo,
Kial klinas kara,
Branĉojn en malĝojo?
(2x)

Kaj ĉe kamp' tritika
Ĉe river' najbara
Staras kverk' fortika
Ankaŭ ja senpara.
(2x)

“Ho, se mi sukcesus
Al la kverk' transiri,
Mi por ĉiam ĉesus
Tremi kaj spiri.”
(2x)

Mi per branĉoj miaj
Brakus lin impete,
Kun folioj liaj
Flustrus mi diskrete.
(2x)

Sed ne povas sorpo
Kun la kverko nesti;
Por eterne orfo
Devas sola resti.
(2x)

Kial sorp' amara
Tremas vi ĉe vojo,
Kial klinas kara,
Branĉojn en malĝojo?
(2x)

maldika_sorpo.1588350998.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)