Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malena

Enhavtabelo

Malena

Teksto Homero MANZI
Muziko Lucio DEMARE

Teksto

Malena kantas tangon kiel neniu
kaj ĉiu verso vibras en ŝia kor'.
Parfumas kiel herbo de la kvartalo
la trema sonorado de ŝia voĉ'.
La voĉo tia, eble, dum infanaĝo
ekprenis karakteron de trista bird',
aŭ eble ĝi malgajas pro tiu amo
de ti nur konfesira dum la ebri'.
Malena kantas tangon kun plenda voĉo,
Malena tremas kiel la harmonik'.

Refreno:

Via kant' memorigas la lastan renkonton.
Via kant' min resendas al foraj memoroj.
Sciu vi ke la tango min multe ĉagrenas
kaj ke vi, sopirante en tangoj, Malena,
min forte katenas, katenas al vi.

Vizaĝe vi elmontras longan forgeson
kaj vian izolecon en la esprim'.
La manoj viaj ŝajnas du kolombetoj
kaj viaj vejnoj taktas laŭ harmonik'
Kantante vi elvokas pri orfaj knaboj
plorantaj apud flako de fora voj';
nun, kiam ĉiuj pordoj estas fermitaj
kaj hurlas la fantomoj de la kanzon'
Malena kantas tangon kun peza koro
kaj ne subpremas ploron en sia voĉ'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Malena

Malena canta el tango como ninguna
y en cada verso pone su corazón.
A yuyo del suburbio su voz perfuma,
Malena tiene pena de bandoneón.
Tal vez allá en la infancia su voz de alondra
tomó ese tono oscuro de callejón,
o acaso aquel romance que sólo nombra
cuando se pone triste con el alcohol.
Malena canta el tango con voz de sombra,
Malena tiene pena de bandoneón.

Tu canción
tiene el frío del último encuentro.
Tu canción
se hace amarga en la sal del recuerdo.
Yo no sé
si tu voz es la flor de una pena,
só1o sé que al rumor de tus tangos, Malena,
te siento más buena,
más buena que yo.

Tus ojos son oscuros como el olvido,
tus labios apretados como el rencor,
tus manos dos palomas que sienten frío,
tus venas tienen sangre de bandoneón.
Tus tangos son criaturas abandonadas
que cruzan sobre el barro del callejón,
cuando todas las puertas están cerradas
y ladran los fantasmas de la canción.
Malena canta el tango con voz quebrada,
Malena tiene pena de bandoneón.

Tu canción…
malena.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)