Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malgaja_dimancxo

Malgaja dimanĉo

MuzikoRezső SERESS
TekstoLászló JÁVOR
E-tekstoPéter KOZMA
Origina titoloSzomorú vasárnap
MIDImalgaja_dimancxo.mid

Noto: La kanto mondvaste famiĝis (1935), oni nomis ĝin “himno de memmortigantoj” - fakte temis pri buldvard-gazetaj troigoj. En Parizo oni aranĝis spektaklon, kie la membroj de la orkestro sur la scenejo unu post la alia “mortigis” sin. La filmo farita pri vivo de la komponisto parte eluzis la misfamon.

Teksto

Malgaja dimanĉo kun cent blankaj floroj
Atendis mi vin kun multege da preĝoj,
Pelite la sonĝon dimanĉo forpasis,
Kaleŝ’ de mia ĉagren sen vi revenis,
De tiu temp’ min suferigas dimanĉo,
Mi trinkas nur larmon kaj manĝas malĝojon.
Malgaja dimanĉo!

En lasta dimanĉo vizitu karulo!
Atendos vin flor’ ankaŭ eĉ la ĉerko!
Estos okultuk’, katafalk' kaj la pastro,
Sub floraj arbetoj lasta mia vojo,
Malfermaj okuloj lastfoje vin vidas,
Ne timu okulojn: eĉ morte vin benas.
En lasta dimanĉo!

malgaja_dimancxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)