Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malica_ludo



Malica ludo

  • Originala titolo: Wicked Game

Supernova prezentis la kanton dum sia turneo de 2009 en Eŭropo (IJK, UK, FESTO).

Teksto

Kun mond' en fajr', ne eblas savo sen vi
amorbruliĝ' pelas stultulojn al fi'
Mi eĉ ne revis trovi amindan vin
Kaj eĉ ne pensis perdi amatan vin

Ne amon mi volas plu
en via kor' eksplodos tiu am'
ne plu.

Kia maliceta rol'
por lasi min sen vol'
Kia maliceta lud'
por sonĝi vin sen prud'
Kia maliceta dir'
por lasi min sen spir'
Kia maliceta lud'
por ĝui vin sen prud'

Ne amon mi volas plu
en via kor' eksplodos tiu am'
ne plu.

Kun mond' en fajr', ne eblas savo sen vi
amorbruliĝ' pelas stultulojn al fi'
Mi eĉ ne revis ami perfidan vin
Kaj eĉ ne pensis perdi amatan vin

Ne amon mi volas plu
en via kor' eksplodos tiu am'
de vi.

malica_ludo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)