Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maljunulo_kaj_infano

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

maljunulo kaj infano

Muziko\Teksto franĉesko guĉini (Francesco Guccini)

noto:
Ekologiisma fabelo

originala titolo: Il vecchio e il bambino

Teksto

jen iris du homoj
maljuna kaj juna
promene renkonte
al horo vespera
pulvora kurteno
ruĝigis la fonon
dum brilis la suno
per lumo malvera
la vasta ebeno
senfine ebenis
ĝis homa okulo
sukcesis alveni
malestis hom-spuroj
la tutan ĉirkaŭon
nur sombraj konturoj

de turoj el fumo
la du plupromenis
la tago forsvenis
kaj la maljunulo
plorante parolis
kun fora animo
malsekaj okuloj
postvagis memorojn
pri tagoj pasintaj
maljunuloj suferas
ruinojn pro aĝo
ne povas distingi
realon de revoj
maljunuloj ne scias
en sia memoro
distingi en revoj
malveron de vero

kaj li diris plue
pri tiu ebeno
«imagu ĉi tion
kovrata per greno
imagu la fruktojn
imagu la florojn
kaj ĝuu la voĉojn
la buntajn kolorojn
ĉi tie ĝis vido
en foro sin perdis
kreskadis la arboj
kaj ĉio bril-verdis
kaj falis la pluvo
kaj markis la sunoj
la ritmon por homoj
kaj por la sezonoj»
ekhaltis la knabo
kun stranga mieno
ĉar antaŭ li estis
tut-nova mir-sceno
kaj la majunulon
li petis rev-voĉe
«mi ŝatas fabelojn
nun pliajn rakontu.»

maljunulo_kaj_infano.1262733121.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)