Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malkonsento

Malkonsento

Kantas Kore

Teksto

Ol lukt' je la momento
Dum regas malkonsento
Sen perdo de prudent'
Sen fikoment'
Ĉu fortas pli potenco? he he!

Eltiri haltigilon
Eliri el la rondo
Por ne disperdi tempon
En la estonto
Ĉu venos liber-ond' en ĉi mondo?

Tro sonas alarme
Alvenas troa larmo
Se kompateco iĝas dramo
En homa amo
Elfluas troa larmo
Ĉu estas melodramo? Ĉu estas?

Ĉu estas melodramo? Ne eblas viv' sen armo
Ĉu estas melodramo? Dum staras la malamo
Ĉu estas melodramo? Tronas tro la ĉarmo
Ĉu estas melodramo? Jen la kondamno

Aperas rezignaci'
De fora ekspansi'
Rikoltafino de amo estas ĝi
For de iluzi'
Ĉu nunas amnezio?

Venas troa larmo
Dum staras la malamo
Nur eblas viv' sen armo
Jen la kondamno
En homa amo
Ve, estas melodramo Ve, estas!
Ve, estas melodramo

Ĉar ne eblas viv' sen armo - ve, estas melodramo
Dum staras la malamo - ve, estas melodramo
Tronas tro la ĉarmo - ve, estas melodramo

Ĉar ne eblis viv' sen armo - jes, estis melodramo
Dum staras la malamo - jes, estis melodramo
Tronis tro la ĉarmo - jes, estis melodramo

Ĉar ne eblis viv' sen armo - estis melodramo
Dum staris la malamo - estis melodramo
Tronis tro la ĉarmo - estis melodramo - jen la kondamno

Eksteraj ligoj

malkonsento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)