Malluma nokto

MuzikoN. Bogoslovskij
TekstoV. Agatov
Originala titoloТёмная ночь
KantasMark_Bernes
E-tekstoV. Ĉernov
MIDImalluma_nokto.mid

Kanto el la soveta filmo Du batalantoj. Ĉefheroo kantas ĝin gitare dum pluva nokto, sidante en fronta terkabano kun gutanta tegmento.
La kanto estas tre populara en Sovetunio, kreinta dum Dua Mondmilito.

Teksto

Malluma nokt'. Nur la kugloj fajfadas en ŝtorm',
Super stepo nur vagas la vent', brilas steloj en foro.
Dum tiu nokt' vi, amata, denove sen dorm'
Solas ĉe la infana lulil' kun sopir' kaj angoro.

Kiel mi amas profundon de l'via anim',
Kiel mi volas karesi okulojn belajn… Sed nigra step' longas kvazaŭ baril' inter ni,
Kaj la nokto malpaca sur ter' nin disigas kruele.

Kredo al vi ŝildas min de la fajro, de l'ŝtal',
Tiu kredo dum ĉiu atak' min de kugloj defendas.
Do, ĝojas mi kaj trankvilas dum morta batal',
Ĉar mi scias, ke amas vi min kaj fidele atendas.

La batalant' malkuraĝon ne havas en kor',
Kvankam la mort' tre proksime de li sin tenas… Via atend' ĉe l'infana lulilo sen dorm'
Signas vojon feliĉan por mi, kaj mi nepre revenos.

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Malluma nokto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net