Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malnova_fiakro

Malnova fiakro

Teksto/MuzikoViki GLOVACKI
E-tekstoZ. REHORIĆ

Origina titolo: Stari fijaker

Teksto

Tra urb' fiakro tre malnova vagas,
Enamiĝinta en ĝi sidas par'.
Malrapide neĝ' tutnokte falas,
Kaj en la koroj premas la amar'

La nokto pasis kiel okultremo,
kaj en aŭror' vidiĝas neĝa spur'.
Mi forlasas mian plej amatan,
Kaj noktojn belajn de vi Sombor-urb'.

Ho, ke fariĝu svelta mi hirundo,
Kaj ke mi povu flugi ĝis la mar'.
Mi ja flugus dum la tag' kaj nokto,
Por doni kison al okula par'.

Kaj la fiakro jam ne plu vagadas,
Nek son' aŭdiĝas de ĉevala huf'.
Mi forgesi devas la amatan,
Kaj noktojn belajn de vi Sombor-urb'

malnova_fiakro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)