Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malversxajnas_mia_am

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĵetu rigardon sur min (Malverŝajnas, mia am') [Against all odds]

MuzikoPhil COLLINS
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoLucio AVITABILE
Tipotraduko
Originala plenumoPhil COLLINS
Originala tekstoPhil COLLINS

Teksto

Kiel mi lasu vin forlasi min
Sen postlasita spur’ veturi for
Dum ĉi tie spirmanka staras mi
Sen vi, sen vi,
Kiu elkonis min ege pli bone ol iu ajn.

Kiel rezignas simple vi pri mi
Dum mi senpova iri vidas vin
Ni spertis ĝojon kaj malĝojon
Ĉiun momenton de la viv’
Vi elkonis min ege pli bone ol iu ajn.

Ĵetu rigardon sur min
Jen granda malplena ej’
Kaj restis nenio ĉi tie
Por memori vin
Kaj la vizaĝon, kiun amis mi.


Ĵetu rigardon sur min
Jen plej malplena ej’
Kaj via reven’ ĉi tien
Malverŝajnas mia am’
La real’ estas ĉi tiu.

Volus mi, ke revenu vi ĉe min
Ke min vidu plori vi
Direndas tiom da aferoj
Ĉiu motiv’ kaj kial’ al vi
Kiu elkonis min ege pli bone ol iu ajn.

Ĵetu rigardon sur min
Jen granda malplena ej’
Kaj restis nenio ĉi tie
Por memori vin
Kaj l’ vizaĝon, kiun amis mi.


Ĵetu rigardon sur min
Jen plej malplena ej’
Vin nun atendi ĉe mi
Mi nur povas mia am’
La real’ estas ĉi tiu.


Ĵetu rigardon sur min
Mi staros tiel por vi
Kaj via reven’ ĉi tien
Malverŝajnas mia am’
Sed mi vetas ja sur ĝi

Ĵetu rigardon sur min

malversxajnas_mia_am.1461879548.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)