Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mansvingas_jam_amo_mia

Mansvingas jam amo mia

Teksto

Restas minutoj nur hodiaŭ
krepuske varma man' knabina
malĝoja task' diri adiaŭ
ne estas trajno senfina

Refreno:

Mansvingas jam amo mia
doloras plor' ŝia en okul'
nenia ŝanĝo enviva por niul'
mansvingas jam la amata,
la trajno jam ekspedatas,
veturu for, veturu for,
veturu for, tuj for

Adiaŭ diras ĉi tiu rel'
okul' knabina ĝin enhavas
soleca tuk' estas malesper'
kiu sur voj' akompanas

Kaj ĝoj' kaj malĝoj' forlasis min
nokten la trajno rapidas
kvazaŭ degelus, for la knabin'
kaj urba lum' diste brilas

mansvingas_jam_amo_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)