Uzantaj iloj

Retejaj iloj


margareto

Margareto

TekstoM LUBERTI
MuzikoRiccardo COCCIANTE
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Margherita

Teksto

Mi ne povas plu prokrasti kaj tuj ion devas fari
ĉar mi devas antaŭ morgaŭ tro da aĵoj finprepari
kaj se ŝi jam endormiĝis, mi ne povas ekripozi
mi klopodos, ke ŝi morgaŭ ne plu povos min forgesi.
Kaj por ke ĉi tiu nokto povu venki la malhelon
pligrandiĝu dolĉa luno kaj plenigu la ĉielon.
Kaj por ke sur ŝia vizaĝo reaperu la rideto
brilu suno dum morgaŭo kaj prilumu ŝian portreton.
Kaj por ke ŝi poste povu kanti l’kantojn jam lernitajn
ekkonstruos mi silenton ĝis hodiaŭ ne aŭditan
vekos mi la geamantojn kaj eĉ faros mi proklamon
“Ni brakumu nin pli forte ĉar ŝi tre deziras amon”,
poste kuru ni sur stratoj kaj ni dancu ĝis l’aŭroro
ĉar ŝi tre deziras ĝojon kaj malamas la rankoron
poste per sitel' da farbo kolorigu ni la murojn
domojn, stratojn kaj palacojn ĉar ŝi amas la kolorojn,
ni rikoltu ĉiujn florojn disflorantajn dum printempo,
kaj konstruu ni lulilon por kunkuŝi dum amtempo
poste flugu ni ĉielen kaj ni prenu por ŝi stelon
pro la Margareta bono, pro la Margareta belo,
pro la Margareta dolĉo kaj pro ŝia sincereco
kaj ĉar Margaret' amoras tutan nokton kaj sen ĉeso
kaj ĉar Margareto estas revo kaj gustigas vivon
kaj ĉar kiel vent' ŝi povas suferigi pro l'naivo
kaj ĉar estas por mi ĉio ŝi kaj estas mia manio
Margaret estas Margareto kaj ŝi fine estas mia
Margareto estas mia.

margareto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)