Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marista_sento

Marista sento

Origina titolo: Sentimiento Marino

Teksto

“La maron amis vi”
ŝi diris kun dolor'
dum tremadis de tim' ŝia voĉ'.
Hodiaŭ ĝemas mi
pri ŝia pura virt'
obsedite de tiu admon':
“Devas vi elekti vian maron aŭ min”
mi respondis “ne…”
ŝi nur diris “ve…”
Nomiĝis ŝi Margot',
ŝin vestis blua jup'
kaj la brust' ornamiĝis per kruc'.

Refreno:

Mar', mar', mia fratulo!
Mar', via etendaĵ'
dum la sunforpaso min revigas
kaj dum revo revivigas
mi la skuon de la am'.
Mar', tamen mia amo,
mar', estas nur por vi:
kiam mi atingos la havenon
jam Margot' ne plu atendos min.

Ĉi plendo estas ŝtorm'
batanta ĉe la kor'
per malplaĉa venteg' de dolor'.
Ne plu forgesos mi
ĝis fin' de mia viv'
viajn ĝemojn, ho, kara Margot'!
“Devas vi elekti vian maron aŭ min”
mi nur diris “ne…”
kaj mi aŭdis “ve…”
La kajoj de Ŝanhaj'
Londono kaj Dakar'
min rimarkis ploranta pro vi.

Refreno

marista_sento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)