Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marista_sorto

Marista Sorto

TekstoWilliam AULD
MuzikoNanne KALMA
PlenumasKajto

Teksto

Blovu, blovu vento, pluvu plue pluv'
Veli kiel Noa velis post diluv'
Veni kiel Noa al Mont-Ararat'
Fali de sur ŝipo, droni kvazaŭ rat'

Refreno:

Hej maristo, hoj maristo
Malfacilas mar-ekzisto
Vivo dura, viv' en tristo
Hej! Maristo Hansen!

Hirte hurlu hajlo, brulu brile sun'
Ni kuraĝe krozas regnon de Neptun'
Poste venas hejmen, hejmen al edzin'
Trovas ŝin en tombo, trovas morta ŝin

marista_sorto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)