Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maristo_jansson

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Maristo Jansson

Teksto/MuzikoDan ANDERSSON
E-tekstoG. JOHANSSON

Origina titolo: Jungman Jansson

Teksto

Hej o ho, maristo Jansson, blovas nun matena vento
tuj konstancia foriros, pasis lasta nokto do.
Ĉu vi kiŝis la patrinon, Stina'n eĉ kun plora sento
Ĉu eltrinkis vi la brandon? - jen kant': hej o ho!

Hej o ho, maristo dansson, tu vi timas ke fidelo
de l’ knabin’ translokiĝos al alia korhero'?
Via koro nun martelas kiel tremas matenstelo.
Turnu nazon al la vento - jen kant': hej o ho!

Hej o ho, maristo Jansson, eble venos via sorto
Ĉe virinoj ne sed ŝarkoj en la sudaj maroj, ho!
Post koraloj ventŝiritaj embuskadas eble morto,
senindulga sed sincera li estas - hej o ho!

Eble sidos vi maljuna sur farmej' en Alabama
dum forpasos viaj jaroj malrapide, certe tro.
Eble Stina'n vi forgesos je brandglut' en Jokohama,
malzorgege, sed homece - jen kant’: hej o ho!

maristo_jansson.1263852534.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)