Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Slovaka popolkanto, e-traduko de L. Kyselý
Ĉiun strofon kaj refrenon ripetu dufoje.
Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto (junulino) amas min.
Refreno:
Mariŝa kisu min,
sen peto al patrin' ,
ŝi juna same faris,
pri kisoj ne avaris.
Batas panjo, batas panjo, batas min,
se mi amas, se mi kisas knabo, vin.
refreno
Sidas panjo, sidas panjo sur kortet' ,
dum mi estas en kamero kun knabet' .
refreno