Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maro

Maro

MuzikoS. de Yraider
E-tekstoJiří Kořínek
Origina titoloLa paloma
MIDImaro.mid

Vidu ankaŭ: La kolombo

Teksto

Ho, mar’ ondetanta milde en fruvesper’,
en sin’ via kiom dronis jam da esper’,
en brak’ sia kion prenis la ondoj for,
en rab’ via restis amo feliĉ’ kaj plor’.
El senfineco maro senfina venas
mortis por mondo kion ĝi kun si prenas.
Multajn animojn lulis la mara ondo,
multajn oferos al ĝi ankoraŭ mondo.

Refreno:

Mia revo kaj am’,
maro dolĉa fabel’,
vi allogas min, maro
vi plena de la mister’ kaj bel’.

Al pru' skurĝe levas ondojn la' ŝtorma vip',
en bru' onda veloj krakas kaj tremas ŝip',
se ŝtorm' atakadas kun uragana vent',
do temp' al vi restas ne plu por pia pent'.
Amoj pasintaj flugas tra la memoro
dum la esperoj fuĝas el ĉies koro.
Vi pri la kara lastamomente revos,
kiel kolomb' sin via animo levos…

maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)