Muziko | Johannes Mueller |
---|---|
Esperanta teksto | Johannes Mueller |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Johannes Mueller |
Originala teksto | Johannes Mueller |
Mastiku la fendojn en viaj muroj
Mastiku la fendojn en via plafono
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis.
Mastiku la fendojn en via amikaro
Mastiku la fendojn en viaj amrilatoj
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis.
Fendoj revenadas kaj daŭre mastikendas
Denove kaj denove kaj denove
Ni daŭre laboradas, ĉu la postkurado indas
Senpove senpove senpove
Lasu la fendojn en viaj ideoj
Lasu la fendojn en viaj deziroj
Lasu la fendojn en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
Lasu la fendojn en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras