Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matena_himno

Matena himno

Esperanta tekstoH. E. Jensen
tipotraduko
Originala titoloLøft dig, Sjæl, paa Lysets Vinger
Originala tekstoN. F. S. Grundtvig

Teksto

Levu vin per lumflugiloj
renaskita, ho anim'!
Sonas nun la birdaj triloj
super kampo kaj pavim'.
Danku Dion, laŭdu lin,
li per lumo vestas sin!
Al li kanto via bela
estas pli ol la anĝela!

Iam de la Eternulo
venis lumkreanta vort'.
Vera lumo! — jen regulo
por homar' en Dia fort',
Se ni restas en la ver' —
jen sub ni la sankta ter',
nur se vero nin instruas,
vere ni la vivon ĝuas!

matena_himno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)