Matena himno

Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Originala tekstoN. F. S. Grundtvig

Teksto

Benata la sun' el mar al ni
ĝojiga vi supreniras.
Ĝi lumas kaj brilas pli kaj pli,
vivforton al ni inspiras.
Ni kiel infan' de l’ suna lum'
la tagon kun ĝoj' eniras.

Meznokte dum sankta sortmoment’
naskiĝis Sinjoro Nia.
Eklumis ĉiel' en orient',
ruĝiĝis mateno Dia.
Jen fajro, en kiu tuta ter'
puriĝu, fariĝu pia.

Kaj eĉ se viviĝus grandarbar',
parolus la foliaro,
maleblus al tia mondvoĉar'
dankkanto pro Di'benaro.
Eterne ja brilas viva lum'
por tuta la homfrataro.

Ĉielen do iru danko-kant'
kun tiu de l’ bird' matena
pro vivo en nia patroland',
pro tago eternĝojplena.
Sinjoro, la sankta tag' de Vi,
fariĝu nun ĝojserena!

Iradu do, bela festotag'
kronita per radiaro,
kaj horo post hor', kun bona ag',
forpasu laŭ ordonaro,
ĝisfine do vesperiĝos tag',
malhelos la arbkronaro.

Oregas kun riĉ' la frumaten',
la taga naskiĝa horo,
sed same vesper' dum flamfesten'
foriras en fajra oro,
briligas senbril-okulon eĉ,
palvangon ornamas floro.

Sed fine ni iros al patruj',
la regno de tag' kaj brilo.
Palacon ni tie trovos tuj.
Ekestos etern-jubilo.
Amikoj atendos tie nin
kaj ĝojo, ĉiel-subtilo.

QR-Kodo
QR-Kodo Matena himno (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net