Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matene_tre_frue

Matene tre frue

MuzikoP. Bennemann
E-tekstoClarence Bicknell
Originala titoloEarly one morning
MIDImatene_tre_frue.mid

Teksto

Matene tre fure, dum levis sin la suno
mi aŭdis envale la voĉon de fraŭlin’:

Refreno:

Ĉu vi karesas, poste forgesas?
Kial kruele vi nun forlasas min?

Memoru la kisojn, donitajn en la laŭbo,
la ĵurojn flustritajn al via amatin’!

Refreno

Mi portis girlandon el rozoj de l’ ĝardeno
kaj plektis kroneton, por meti ĝin sur vin.

Refreno

Pri ŝia doloro malgaje lamentante
la valo eĥadis la ploron de l’ fraŭlin':

Refreno

matene_tre_frue.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)