Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matenon_anoncas_la_sun

Matenon anoncas la sun'

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoM. Lennartz
MIDImatenon_anoncas_la_sun.mid

Teksto

Matenon anoncas la sun', falera.
En ros' refraktiĝas la lum', falera.
Ni migras tra la kampoj,
sonigas gajajn kantojn
kaj zorgojn
forgesas ja en komun'!

Vi pensas, maljuna saĝul', falera,
ke kapon ĉirkaŭas nebul', falera.
Sed vivo ja ripozus,
se ni seriozus,
do vi akompanu nin sen skrupul'!

Ni iras komune al val', falera,
antaŭen al suna medal', falera.
Ne faru tro babilon,
sed kaptu la sunbrilon!
Kun suno ni dancas dum tiu bal'.

matenon_anoncas_la_sun.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)