Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mauxrisi

Maŭrisi

alia ag-instiga kanzono de ljuis' ljak'. ĝi celas junajn dubemulojn, por kiuj okupiĝo pri si-aĵoj estas preferinda al okupiĝo pri oni-aĵoj.

Teksto

knabo, en milito
venko estas mito
laŭ dir' veras nur malĝoj'
fermo de okuloj
por la malfortuloj
estas nura savovoj'

kaj maŭrisi aŭdas plu
tamen senatenta kaj senzorga tre
vivon ja enkota glu'
trenos vi, diradis ili re kaj
re

pensoj, malrezigno
estis ŝanĝosigno
en pasinta praepok'
tio pikas vunde
vin eĉ tre profunde
kvazaŭ, nu, fiŝkapta hok'

kaj maŭrisi aŭdas plu
eble konos li kialojn de
malbon'
sed jen venas dub-influ'
laŭte pluraj voĉoj diras por
admon'

ne anarĥiisto
sed karieristo
ĉi-socie estu vi
kun vi estos forto
kun ĝi estas ordo
kun ĝi estas klas-konkord'

sed maŭrisi scias ke
se li dubas nur, li ne atingas tre
kaj maŭrisi scias nun
li kun kamaradoj luktos en
komun'

mauxrisi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)