Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mejlojn_for

Mejlojn For

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Mi biciklas tra la urbo
Dum aŭroras la maten'
Mi resolas post la festo
Kaj dezertas la haven'

Frakasitaj boteloj kaj malplena skatol'
Bedaŭrindaj restaĵoj de festo kaj petol'

Kaj ĉirkaŭ la tagmezo
Kiam vekas min la son'
De la pluv' al la fenestro
Mi rigardas al la plafon'

Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Nur jenon mi scias: Ne estas tie ĉi

Refreno:

Multajn mejlojn for, trans la griza mar'
Trans la pluv' kaj plor'

Kaj la ĉiutagoj pluas
Preterpasas kiel ĉen'
Kaj de apude mi rigardas
Iliajn ombrojn malantaŭ la kurten'

Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Ĉu mi lasu ĉion por vivi apud ŝi?

Refreno
mejlojn_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)