Uzantaj iloj

Retejaj iloj


melankolia_trajnkanzono

Melankolia Trajnkanzono

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - post koncerto dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono
Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj - kontinue atingas nin, melankoliaj trajn-kanzonoj
Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj - gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko - vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston

Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - veturante de lok' al lok'; ĉiu-tage alia koncert-salono
Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak' en Novjorka regiono - preterveturas sur la trak', vagono post vagono…
Mi pensas pri la trako, de la forirpukt' ĝis la fino - mi pensas pri la kurso, de la trajno la destino
Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi - vojaĝanté al libereco, kun Cisco kaj kun Woody

Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - de tiam lokomotiva vok', min plaĉas kiel ĉiela sono
Revanta pri, de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj - ankoraŭ ĉiam atingas min, melankoliaj trajn-kanzonoj

melankolia_trajnkanzono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)