Uzantaj iloj

Retejaj iloj


melankolio

Melankolio

MuzikoStephan FOSTER
Tipotraduko
Originala tekstoG. BROER

Teksto

Bela printempo milda sezon,'
Birdoj ekkantas je gaja ton',
Flustras la vento tra foliar',
Belan promeson por la homar'.
Sur la ĉielo brilas la sun',
Neĝo glacio for estas nun.
Gaje salutas sur la kampar'.
Miloj kapetoj de la florar',
Miloj kapetoj de la florar',

Se mi komparas vivon de ni,
Tuj nin atakas la melankoli',
En nia vivo kiel admon'.
Klare sin montras ja ĉiu sezon',
Post la printempo de la junec',
Venos somero de la maturec',
Post la aŭtuno jen homa sort',
Venos la vintro la tempo de l'mort'.
Venos la vintro la tempo de l'mort'.

melankolio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)