Uzantaj iloj

Retejaj iloj


metalista_marsxo

Metalista marŝo

MuzikoVan Willem Ciere
TekstoMargot Vos

Teksto

Marŝu ek! la fajrojn bruligu!
vokas nin ĉie potenca labor'
ni devos venki de l’ fero reziston,
fandos kaj knedos ni mondon el ŝton'.
Ni, kiuj regas la pezajn metalojn,
iras antaŭen en malluma hor'.
Jen nia fajro en valoj mallumaj,
aŭdu la kantojn de fero kaj flam'!

Rekantaĵo:

Ĉiun malamon,
krimon, envion,
fajre forigu
flam' de l’ batal'!
Nobla kaj pura
el via ardo
levos sin glore
bona homar'!

Marŝu ek! Luliĝas sur maro,
flugas tra nub' nia manolabor'.
Flugas al plej foraj bordoj kaj strandoj
kune plej arda deziro de l’ kor'.
Ĉu zuman kanton maŝinan vi aŭdas,
kanton de l’ paco kaj paca agad'?
Ek kamarado! servu homaron,
ĉiujn ardigu per fajr', kamarad'!

Rekantaĵo

Marŝu ek! la fajrojn bruligu!
Nigra foriĝu ĉirkaŭa mallum'!
Ni persisteme la mondon purigos,
ni laborantoj en forĝeja fum'.
Dum martelado de fero ardanta
kanton potencan perceptas orel'!
Ek kamaradoj! ni forĝas sentiman
ĝojplenan sonĝon edena pri bel'!

Rekantaĵo

metalista_marsxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)