Uzantaj iloj

Retejaj iloj


meznokta_fulmado

Meznokta fulmado

MuzikoP. E. Lange-Müller
TekstoE. Lange-Müller
Esperanta tekstoK. Langgaard

Teksto

Fulmoj meznokte post la arbar'
bril-lumas en horizonta foro.
Fraŭlin', al fenestro rapidu, ĉar
por dormi ne estas la horo.
Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'.

Kaŝas memorojn en animprofund'
vi, portu ilin al ĉielo!
Al steloj falantaj leviĝu la frunt':
Dezir' plenumiĝos en belo.
Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'.

Ne redeziru pasinton al vi,
nek velkajn florojn de l’ aŭtuno.
Deziru nur, ke la rozo-legi'
floradu sub novjara suno!
Rigardu el, la nokto brilas en stelo-hel'.

meznokta_fulmado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)